Konduktiva polimero, aŭ pli precize, esence konduktiva polimero, estas organika polimero kiu konduktaselektron.[1][2] Tia kombinaĵo eble havas metalan konduktivon aŭ povas esti duonkonduktanto. La plej grava avantaĝo de konduktiva polimero estas procedeblo, ĉefe per disperso. Konduktiva polimero ĝenerale ne estas termoplasto, t.e. ĝi ne estas termoformebla. Sed, kiel izolivaj polimeroj, ĝi estas organika materialo. Ili povas havi altan elektran konduktivon, sed ne havas similajn propraĵojn al aliaj komerce disponeblaj polimeroj. La elektraj propraĵoj estas adapteblaj per la metodoj de organika sintezo[3] kaj per specialaj dispersaj teknikoj.[4]
↑Inzelt, György. (2008) “Chapter 1: Introduction”, Conducting Polymers: A New Era in Electrochemistry, Monographs in Electrochemistry. Springer, p. 1–6. ISBN 978-3-540-75929-4.